Suchen Sie nach den Endungen o,a,e,i,u,j,n,s ....!
|
"Jes", la kuracisto komencis, apogi^gante kaj interplektante siajn blankajn manojn, kvankam Polly jam ne diris ion alian ol sian nomon, "kion vi volas de mi, estas tute neebla, kara fraülino. ^Cu vi e^c unufoje pripensis kiagrade estas troa la postulo, kiun vi prezentas al mi? ^Ciu vivo estas sankta, ne parolante pri la ekzistantaj policaj ordonoj. La kuracisto, kiu farus, kion vi volas, perdus sian praktikon kaj krome trafus en malliberejon. Vi diros - ni kuracistoj vere ofte aüdas tion en niaj konsultaj horoj -, ke tiuj ordonoj estas mezepokaj. Nu, kara fraülino mi ne faris tiujn ordonojn. Do hejmeniru tute trankvile kaj konfesu al via patrino. ^Si estas virino kiel vi kaj ne mankigos komprenon. Ver^sajne vi ja e^c ne havus monon por tia operacio. Krome mia konscienco tute ne permesus, ke mi fordonu min al tia^jo. Neniu kuracisto povas riski sian tutan ekziston pro tiuj mizeraj 10 aü 20 pundoj. Ni ne estas nesentemaj al la afliktoj de niaj kunhomoj. Kiel kuracistoj ni faras ne malmultajn profundajn rigardojn en la socialan mizeron. Se iel eblas, se vi havus iun indikon, minimume ftizon, mi dirus,ke ni faras la aferon, post kvin minutoj ^gi estas finita, postaj malfacila^joj ne estos. Sed vi tute ne aspektas kiel ftizulino. Do, vi devas trapasi tion. Kiam kun la junulina senzorgezo vi havigis al vi la plezuron , vi ja devintus pensi pri la sekvoj. Oni estas singarda, oni ne simple lasas sin al siaj sentoj, kiel ajn agrablaj ili estas. Poste oni kuras al la onklo doktoro, kaj estas Ho kaj Ve, sinjoro doktoro reen, kaj ne malfeli^cigu min! Kompreneble oni malpli multe zorgas, ^cu la konsultanta kuracisto malfeli^cas sin, ^car li prenas sur sin la plej grandan riskon, se pro homa kunsento li tiam opinias ne povi rifuzi sian helpon. Ho egoismo! ^Ciuokaze estas nepermesita operacio, kaj e^c se en la intereso de la pacientino oni rezignas pro narkozo, estas tamen 15 pundoj, kiujn kostas la afero, nome antaüe, aliokaze oni poste subite diras: "Kio? Vi pretendas esti farinta ^ce mi operacion?" Kaj la kuracisto, kiu ankaü devas vivi, vidas sin trompita. En tiaj okazoj li ne povas teni kontojn kaj sendi fakturojn, ankaü en la intereso de la pacientino. Se li estas sa^ga, li tute lasas la aferon.Li nur ruinigas sin. La ^germanta vivo, mia kara fraülino, estas same sankta kiel la cetera vivo. Ne vane la religio havas siajn gravajn skrupulojn. Sabate posttagmeze mi havas konsultajn horojn, sed ankoraüfoje pripensu funde, ^cu vi volas preni sur vin tiun gravan respondecon, aliokaze vi tute ne bezonas veni. Tie estas la elirejo, kara infano. |
| Der Text ist dem Dreigroschenroman von Bertold Brecht entnommen in der Übersetzung des Berliner Esperantisten Karl Schulze (Edition Leipzig 1977, S.67/68). |