Rigardante la objektojn antaü ni per
nur unu okulo malferma ni povas taksi ilian forestan distancon laü
la samaj rimedoj, kiujn la pentristoj uzas en siaj pentra^joj: ^sajna grando,
parta kovro de aü per alia objekto, alteco en direkto al la horizonto,
brilaj aü palaj koloroj ktp. Se la rigardanto movas sin aü sian kapon
aü objektoj movi^gas antaü li, kromrolas la paralakso - grava helpo.
La sama estas en filmo.
Sed pluan kvaliton atingas la vidado per
ambaü okuloj. Ili vidas el iom diversaj direktoj pro ilia
interdistanco (meze 6,3 cm), kiun oni povas aparate pligrandigi per periskopa
lorno. Pro tio ambaü okuloj vidas iom malsamajn bildojn. La punktoj
bildi^gas sur ili horizontale ^sovitaj. Se oni fotografas aü desegnas du
bildojn vidatajn el la distanco kaj perspektivo de la okulparanoj (stereogramon
aü stereografia^jojn), oni povas vidi kaj mezuri la diferencojn. Tiam oni
rimarkos, ke korespondaj punktoj pli foraj havas pli grandan distancon inter si
sur ambaü bildoj ol punktoj pli proksimaj. Stereografiajn bildojn oni
vidas kun tridimensia (3D) impreso da profundeco kiel la natura
^cirkaüa^jo mem. Kondi^co estas, ke ^ciu okulo vidas (nur) sian bildon (la
dekstra la dekstran kaj male). Kun ekzerco ^ciu okulo rigardas rektantaüen
kiel en la senfinan foron nur vidanta sian bildon el la paro. Pli komforte oni
uzas spegulojn, prismojn aü lensojn, kiuj direktas la lumradiojn en la
koncernan okulon.
Anstataü bildparoj ekzistas ununuraj bildoj, kiuj
ebligas tiun bilddirektadon el si mem. La du bildoj tie estas sur ambaü
flankoj de vertikalaj duonkolonoj kvazaü en onda ripetado. Sur tiun
kolonaron la du okuloj rigardas ^ciu de sia flanko kaj vidas tie nur po sian
bildon. En alia metodo ambaü bildoj estas diverskolore presitaj sur la
saman lokon, kaj koncernaj dukoloraj okulfolioj montras al ^ciu okulo nur sian
bildon.
Vera miro kompare al la diversaj metodoj selekti la
^gustan bildon por la ^gusta okulo, estas metodo kun nur unu bildo ne sintezita
el du bildoj. Tamen tiaj bildoj povas aspekti profundecaj e^c sen iu speciala
helpilo.Estante ^sajne magia tiu metodo nomi^gas "Magic Eye" aü pli sobre:
aütostereografio. Ja tiuj bildoj ne montras fotosimilan realon sed pli
dekorajn desinojn. Por vidi ilin spacprofunde, tre alproksimigu la okulojn
al bildo kaj tamen rigardu rektantaüen kvazaü en foran
malproksimi^gon. Nun ^ciu okulo vidas nur la bildparton antaü si el
horizontala desinripeto identa.
Tio postulas certan provadon kaj ekzercadon. Sed subite
kvazaü mire vi sukcesos kaj la bildo subite "gajnas" profundecon.
Ankaü ^ci tie validas : Ju pli la punktoj
aü objektoj inter si distancas, des pli foraj ili aspektas. Komparu
aü e^c mezuru, normale vidante, speciale la distancojn inter du punktoj
(bildo 2) äu fi^soj (bildo 1) en la linioj unusubaliaj.
Supre en
la mezo de bildo 3 vi vidos areon kvazaü ^svebantan.
Rigardu du kromajn bildojn sur la germanlingva pa^go!Tie vi trovos ankaü la
devenon (aütorojn) de la bildoj.
Reiru al la Esperanta menuo!